The Founder of Salvation

Hebrews 2

5 CXar ne al angxeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas.

6 Sed iu atestis ie, dirante: Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? 7 Vi malaltigis lin malmulte antaux la angxeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj;

8 CXion Vi metis sub liajn piedojn. CXar, metante cxion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraux ne vidas cxion submetita sub lin. 9 Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.

10 CXar konvenis al Li, por kiu cxio estas, kaj de kiu cxio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo. 11 CXar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas cxiuj el unu; pro tiu kauxzo li ne hontas nomi ilin fratoj,

12 dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

13 Kaj ankaux:Mi fidos Lin. Kaj ankaux:Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.

14 CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, 15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco. 16 CXar vere li ektenas ne angxelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas. 17 Tial li devis en cxio similigxi al siaj fratoj, por ke li farigxu kompatema kaj fidela cxefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo. 18 CXar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.

Next Book Next Book