Guard the Deposit Entrusted to You

2 Timothy 1

3 Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj pregxoj, nokte kaj tage 4 sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi plenigxu de gxojo; 5 ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en vi ankaux. 6 Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj. 7 CXar Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

8 Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux la potenco de Dio, 9 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj, 10 sed nun malkasxita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio, 11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto. 12 Pro tio mi ankaux suferas tiel; tamen mi ne hontas; cxar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkigxis, ke li havas la povon gardi mian konfiditajxon gxis tiu tago. 13 Konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi auxdis de mi, en fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo. 14 La bonan konfiditajxon gardu per la Sankta Spirito, kiu logxas en ni.

15 Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes. 16 La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno, 17 sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente kaj min trovis 18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.

Next Book Next Book