Instructions for the Church

1 Timothy 5

1 Ne riprocxu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn; 2 la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun cxia cxasteco.

3 Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj. 4 Sed se iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; cxar tio estas akceptebla antaux Dio. 5 Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage. 6 Sed la voluptamanta, ankoraux vivante, malvivas. 7 Tion ankaux ordonu, por ke ili estu sen riprocxo. 8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

9 Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro, 10 estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis cxian bonfaradon. 11 Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; cxar post kiam ili ekfarigxos luksemaj kontraux Kristo, ili deziras edzinigxi, 12 meritante kondamnon, cxar ili vantigis sian unuan fidon. 13 Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaux babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenajxojn. 14 Mi volas do, ke la pli junaj edzinigxu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio; 15 cxar kelkaj jam turnigxis flanken post Satano. 16 Se iu kredantino havas vidvinojn, sxi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu sxargxata; por ke gxi helpu la efektivajn vidvinojn.

17 La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado. 18 CXar la Skribo diras:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. Kaj:La laboristo meritas sian salajron. 19 Kontraux presbitero ne akceptu denuncon krom cxe du aux tri atestantoj. 20 La pekintojn riprocxu antaux la okuloj de cxiuj, por ke la ceteraj ankaux timu. 21 Mi admonas vin antaux Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj angxeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antauxjugxo, farante nenion pro partieco. 22 Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin cxasta. 23 Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj. 24 La pekoj de unuj estas evidentaj, antauxirantaj al la jugxo; kaj aliajn homojn ili sekvas. 25 Tiel same ankaux ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kasxitaj.

1 Timothy 6

1 CXiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je cxia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj.

Next Book Next Book