False Teachers and True Contentment

1 Timothy 6

2 Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, cxar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu. 3 Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la lauxpieca doktrino, 4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskigxas envio, malpaco, mallauxdoj, malbonaj suspektoj, 5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo. 6 Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo; 7 cxar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti; 8 sed havante mangxajxojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj. 9 Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo. 10 CXar la amo al mono estas radiko de cxia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malgxojoj.

Next Book Next Book