Bear One Another's Burdens

Galatians 6

1 Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. 2 Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo. 3 CXar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaux li estas io, li sin trompas. 4 Sed cxiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo. 5 CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.

6 Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en cxiuj bonajxoj. 7 Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos. 8 CXar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. 9 Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos. 10 Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

Next Book Next Book