Final Warning and Benediction

Galatians 6

11 Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane. 12 Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidigxi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo. 13 CXar ecx tiuj mem, kiuj cirkumcidigxas, ne observas la legxon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidigxu, por ke ili fanfaronu pri via karno. 14 Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo. 15 CXar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitajxo. 16 Kaj kiuj irados laux tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili cxiuj, kaj sur la Izrael de Dio.

17 De nun neniu min gxenu, cxar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.

18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.

Next Book Next Book