The Law and the Promise

Galatians 3

15 Fratoj, mi parolas laux homo:Konfirmitan interligon, ecx nur homan, neniu nuligas nek prialdonas. 16 Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras:Kaj al semoj, kvazaux pri multaj; sed kvazaux unu:Kaj al via semo, kiu estas Kristo. 17 Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson. 18 CXar se la heredajxo estas de la legxo, gxi jam ne estas de promeso; sed Dio gxin donis al Abraham per promeso.

19 Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo. 20 Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.

21 CXu do la legxo kontrauxstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! cxar se estus donita legxo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la legxo. 22 Tamen la Skribo kune ensxlosis cxion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al cxiuj, kiuj fidas.

23 Sed antaux ol fido venis, ni estis gardataj sub la legxo, ensxlositaj por la fido malkasxota. 24 Tial la legxo farigxis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni pravigxu per fido. 25 Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. 26 CXar vi cxiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. 27 CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston. 28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo. 29 Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laux la promeso.

Next Book Next Book