Sons and Heirs

Galatians 4

1 Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de cxio; 2 sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, gxis la templimo difinita de la patro. 3 Tiel ankaux ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; 4 sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan, 5 por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopton. 6 Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! 7 Tiel ke cxiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaux heredanto per Dio.

Next Book Next Book