Galatians 3

By Faith, or by Works of the Law?

1 Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita. 2 Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido? 3 CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun perfektigxas? 4 CXu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana. 5 CXu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado de fido? 6 Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

7 Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham. 8 Antauxvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antauxpredikis la evangelion al Abraham, dirante:Benigxos per vi cxiuj gentoj. 9 Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.

The Righteous Shall Live by Faith

10 CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin. 11 Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas evidente; cxar:La virtulo vivos per fido; 12 kaj la legxo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili. 13 Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo; 14 por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

The Law and the Promise

15 Fratoj, mi parolas laux homo:Konfirmitan interligon, ecx nur homan, neniu nuligas nek prialdonas. 16 Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras:Kaj al semoj, kvazaux pri multaj; sed kvazaux unu:Kaj al via semo, kiu estas Kristo. 17 Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson. 18 CXar se la heredajxo estas de la legxo, gxi jam ne estas de promeso; sed Dio gxin donis al Abraham per promeso.

19 Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo. 20 Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.

21 CXu do la legxo kontrauxstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! cxar se estus donita legxo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la legxo. 22 Tamen la Skribo kune ensxlosis cxion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al cxiuj, kiuj fidas.

23 Sed antaux ol fido venis, ni estis gardataj sub la legxo, ensxlositaj por la fido malkasxota. 24 Tial la legxo farigxis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni pravigxu per fido. 25 Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. 26 CXar vi cxiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. 27 CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston. 28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo. 29 Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laux la promeso.

Previous Book Next Book