Peter Is Rescued

Acts 12

6 Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaux la pordoj gardis la malliberejon. 7 Kaj jen apudstaris angxelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la cxambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante:Levigxu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. 8 Kaj la angxelo diris al li:Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li:JXetu cxirkaux vin vian mantelon kaj sekvu min. 9 Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la angxelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. 10 Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li. 11 Kaj Petro, rekonsciigxinte, diris:Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian angxelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda.

12 Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj pregxantaj. 13 Kaj kiam li frapis cxe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por auxskulti, 14 kaj rekonante la vocxon de Petro, sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaux la pordego. 15 Kaj oni diris al sxi:Vi frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris:GXi estas lia angxelo. 16 Sed Petro dauxrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis. 17 Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris:Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko.

18 Kaj kiam tagigxis, farigxis inter la soldatoj ne malgranda ekscitigxo, kio farigxis kun Petro. 19 Kaj Herodo, sercxinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojagxis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.

Next Book Next Book