James Killed and Peter Imprisoned

Acts 12

1 Kaj cxirkaux tiu tempo la regxo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj. 2 Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano. 3 Kaj vidinte, ke tio placxas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. 4 Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo. 5 Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed pregxo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio.

Next Book Next Book