The Hatred of the World

John 15

18 Se la mondo malamas vin, vi scias, ke gxi malamis min pli frue, ol vin. 19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed cxar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. 20 Memoru la vorton, kiun mi diris al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaux ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaux vian ili observos. 21 Sed cxion cxi tion ili faros al vi pro mia nomo, cxar ili ne konas Tiun, kiu min sendis. 22 Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko. 23 Tiu, kiu min malamas, malamas ankaux mian Patron. 24 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron. 25 Sed tio okazas, por ke plenumigxu la vorto skribita en ilia legxo:Ili malamis min senkauxze.

26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27 kaj vi ankaux atestas, cxar vi estis kun mi de la komenco.

John 16

1 Tion mi parolis al vi, por ke vi ne falpusxigxu. 2 Ili forpelos vin el la sinagogoj; ecx venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. 3 Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min.

Next Book Next Book