I Am the True Vine

John 15

1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. 2 CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto. 3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari. 6 Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas. 7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj. 9 Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaux vin amis; restadu en mia amo. 10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. 11 Tion mi parolis al vi, por ke mia gxojo en vi restadu, kaj via gxojo estu plena.

12 Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. 13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi. 16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. 17 Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian.

Next Book Next Book