The Work of the Holy Spirit

John 16

4 Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam gxia tempo venos, ke mi gxin antauxdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, cxar mi estis kun vi. 5 Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi demandas min:Kien vi iras? 6 Sed cxar mi tiel parolis al vi, malgxojo plenigis vian koron. 7 Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. 8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj jugxon: 9 rilate pekon, cxar ili ne kredas al mi; 10 rilate justecon, cxar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; 11 rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita.

12 Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti. 13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. 14 Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

Next Book Next Book