The Woman Caught in Adultery

John 7

53 Kaj cxiu iris al sia domo;

John 8

1 sed Jesuo iris al la monto Olivarba. 2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidigxis, kaj instruadis ilin. 3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte sxin en la mezo, 4 ili diris al li:Majstro, cxi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. 5 En la legxo Moseo ordonis al ni tiajn sxtonmortigi; sed kion vi diras? 6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. 7 Kiam ili ankoraux demandis lin, li levigxis, kaj diris al ili:Kiu el vi estas senpeka, tiu unua jxetu sur sxin sxtonon. 8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. 9 Sed auxdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj gxis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. 10 Kaj Jesuo levigxis, kaj diris al sxi:Virino, kie ili estas? cxu neniu vin kondamnis? 11 Kaj sxi diris:Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al sxi:Ankaux mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.

Next Book Next Book