John 7

Jesus at the Feast of Booths

1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin. 2 La festo de la Judoj, nomata la festo de lauxboj, proksimigxis. 3 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras. 4 CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo. 5 CXar liaj fratoj mem ne kredis al li. 6 Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta. 7 La mondo ne povas vin malami; sed min gxi malamas, cxar mi atestas pri gxi, ke gxiaj faroj estas malbonaj. 8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis. 9 Dirinte tion al ili, li restis ankoraux en Galileo.

10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete. 11 La Judoj do sercxis lin cxe la festo, kaj diris:Kie li estas? 12 Kaj farigxis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason. 13 Tamen neniu parolis malkasxe pri li, pro timo antaux la Judoj.

14 Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis. 15 Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel cxi tiu scias skribojn, neniam lerninte? 16 Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. 17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, cxu gxi estas de Dio, aux cxu mi parolas nur el mi mem. 18 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li. 19 CXu Moseo ne donis al vi la legxon? kaj neniu el vi observas la legxon. Kial vi celas mortigi min? 20 La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin? 21 Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi cxiuj miras pro tio. 22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. 23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato? 24 Ne jugxu laux sxajno, sed jugxu justan jugxon.

Can This Be the Christ?

25 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:CXu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? 26 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. CXu eble la estraro certe scias, ke cxi tiu estas la Kristo? 27 Tamen ni scias, de kie cxi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. 28 Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas. 29 Mi Lin konas, cxar mi estas de Li; kaj Li min sendis. 30 Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, cxar lia horo ankoraux ne venis. 31 Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris:Kiam la Kristo venos, cxu li faros pli multe da signoj, ol cxi tiu faris?

Officers Sent to Arrest Jesus

32 La Fariseoj auxdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin. 33 Jesuo do diris al ili:Ankoraux iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis. 34 Vi min sercxos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni. 35 Tial la Judoj inter si diris:Kien cxi tiu iros, ke ni lin ne trovos? cxu li iros al la disjxetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn? 36 Kia diro estas tio, kion li diris:Vi min sercxos kaj ne trovos, kaj:Kie mi estas, vi ne povas tien veni?

Rivers of Living Water

37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. 39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

Division Among the People

40 Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto. 41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas? 42 CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis? 43 Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso. 44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.

45 Tiam la oficistoj revenis al la cxefpastroj kaj Fariseoj, kaj cxi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis? 46 Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo. 47 La Fariseoj do respondis al ili:CXu vi ankaux estas erarigitaj? 48 CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj? 49 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la legxon, estas malbenita. 50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: 51 CXu nia legxo jugxas iun, se antauxe oni ne auxskultis lin, kaj ne sciigxis, kion li faras? 52 Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

The Woman Caught in Adultery

53 Kaj cxiu iris al sia domo;

Previous Book Next Book