Division Among the People

John 7

40 Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto. 41 Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas? 42 CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis? 43 Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso. 44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.

45 Tiam la oficistoj revenis al la cxefpastroj kaj Fariseoj, kaj cxi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis? 46 Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo. 47 La Fariseoj do respondis al ili:CXu vi ankaux estas erarigitaj? 48 CXu kredis al li iu el la regantoj, aux el la Fariseoj? 49 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la legxon, estas malbenita. 50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili: 51 CXu nia legxo jugxas iun, se antauxe oni ne auxskultis lin, kaj ne sciigxis, kion li faras? 52 Ili respondis kaj diris al li:CXu vi ankaux estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

Next Book Next Book