I Am the Light of the World

John 8

12 Jesuo denove parolis al ili, dirante:Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo. 13 La Fariseoj do diris al li:Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera. 14 Jesuo respondis kaj diris al ili:Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; cxar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras. 15 Vi jugxas laux la karno; mi jugxas neniun. 16 Tamen, ecx se mi jugxas, mia jugxo estas vera; cxar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis. 17 Estas ja skribite en via legxo, ke la atesto de du homoj estas vera. 18 Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi. 19 Ili do diris al li:Kie estas via Patro? Respondis Jesuo:Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaux mian Patron. 20 Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, cxar lia horo ankoraux ne venis.

21 Jesuo do denove diris al ili:Mi foriras, kaj vi sercxos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni. 22 La Judoj do diris:CXu li sin mortigos? cxar li diras:Kien mi iras, tien vi ne povas veni. 23 Kaj li diris al ili:Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de cxi tiu mondo, mi ne estas de cxi tiu mondo. 24 Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; cxar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj. 25 Ili do diris al li:Kiu vi estas? Jesuo diris al ili:Laux tio, kion mi diradis al vi de la komenco. 26 Mi havas multon por diri kaj jugxi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi auxdis de Li, mi parolas al la mondo. 27 Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro. 28 Jesuo do diris:Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas. 29 Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; cxar mi cxiam faras tion, kio placxas al Li. 30 Dum li parolis tion, multaj kredis al li.

Next Book Next Book