Jesus Sends Out the Seventy-Two

Luke 10

1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta. 2 Kaj li diris al ili:La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. 3 Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj. 4 Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo. 5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru:Paco al cxi tiu domo. 6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi. 7 Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon. 8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin; 9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili:La regno de Dio alproksimigxis al vi. 10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru: 11 Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi. 12 Mi diras al vi:Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.

Next Book Next Book