The Cost of Following Jesus

Luke 9

57 Kaj dum ili vojagxis, sur la vojo iu diris al li:Mi vin sekvos, kien ajn vi iros. 58 Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon. 59 Kaj li diris al alia:Sekvu min. Sed li diris:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. 60 Sed li diris al li:Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. 61 Kaj ankoraux alia diris:Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiauxi tiujn, kiuj estas en mia domo. 62 Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.

Next Book Next Book