Love Your Enemies

Luke 6

27 Sed mi diras al vi, kiuj auxdas:Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; 28 benu tiujn, kiuj vin malbenas; pregxu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. 29 Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. 30 Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedajxojn, ne repostulu ilin. 31 Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same.

32 Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. 33 Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel same faras. 34 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. 35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. 36 Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.

Next Book Next Book