Judging Others

Luke 6

37 Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; 38 donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. CXar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

39 Kaj li parolis ankaux al ili parabolon:CXu blindulo povas gvidi blindulon? cxu ne falos ambaux en fosajxon? 40 Discxiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, cxiu estos kiel lia instruisto. 41 Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo? 42 Kiel vi povas diri al via frato:Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.

Next Book Next Book