Jesus Presented at the Temple

Luke 2

22 Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, 23 kiel estas skribite en la legxo de la Eternulo:CXiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dedicxita al la Eternulo; 24 kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo:Paron da turtoj, aux du kolombidojn. 25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. 26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo. 27 Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo, 28 tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco, 30 CXar miaj okuloj vidis Vian savon, 31 Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj, 32 Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.

33 Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li; 34 kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino:Jen cxi tiu estas metita por la falo kaj levigxo de multaj en Izrael, kaj por signo kontrauxparolata; 35 kaj ankaux vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkasxigxu.

36 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Asxer (sxi estis grandagxa, logxinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, 37 kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj pregxoj nokte kaj tage. 38 Kaj alveninte gxuste en tiu horo, sxi dankis Dion, kaj parolis pri li al cxiuj, kiuj atendadis la elacxeton de Jerusalem.

Next Book Next Book