The Shepherds and the Angels

Luke 2

8 Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon. 9 Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo. 10 Kaj la angxelo diris al ili:Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; 11 cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. 12 Kaj jen la signo por vi:vi trovos infaneton, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo. 13 Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante:

14 Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

15 Kaj kiam la angxeloj foriris de ili en la cxielon, la pasxtistoj diris unu al alia:Ni jam iru gxis Bet-Lehxem, kaj vidu cxi tiun okazintajxon, kiun la Eternulo sciigis al ni. 16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kusxantan en la staltrogo. 17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri cxi tiu infano. 18 Kaj cxiuj auxdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la pasxtistoj. 19 Sed Maria konservis cxiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. 20 Kaj la pasxtistoj revenis, glorante kaj lauxdante Dion pri cxio, kion ili auxdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.

Next Book Next Book