The Place of Sacrifice

Leviticus 17

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis: 3 Se iu el la domo de Izrael bucxos bovon aux sxafon aux kapron en la tendaro, aux se li bucxos gxin ekster la tendaro, 4 kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti gxin kiel oferon al la Eternulo, antaux la logxejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango:li versxis sangon, kaj tiu homo ekstermigxos el inter sia popolo. 5 Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn bucxotojn, kiujn ili volas bucxi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaux la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili bucxu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo. 6 Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odorajxon al la Eternulo. 7 Ili ne bucxu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malcxaste adoras. Legxo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.

8 Kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, alportos bruloferon aux simplan oferon, 9 kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari gxin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermigxos el sia popolo.

Next Book Next Book