Laws Against Eating Blood

Leviticus 17

10 Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, mangxos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun, kiu mangxis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo. 11 CXar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi cxi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, cxar la sango pekliberigas per la animo. 12 Tial Mi diris al la Izraelidoj:Neniu el vi mangxu sangon, kaj ankaux la fremdulo, kiu logxas inter vi, ne mangxu sangon.

13 Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo. 14 CXar la animo de cxiu korpo estas gxia sango, en gxia animo gxi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj:La sangon de ia korpo ne mangxu, cxar la animo de cxiu korpo estas gxia sango; cxiu, kiu gxin mangxos, ekstermigxos. 15 Kaj cxiu, kiu mangxos mortintajxon aux dissxiritajxon, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero, kaj poste li estos pura. 16 Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.

Next Book Next Book