The Crucifixion

Matthew 27

32 Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon. 33 Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio, 34 ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis gxin, kaj ne volis trinki. 35 Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn; 36 kaj ili sidigxis, kaj gardis lin tie. 37 Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan:CXI TIU ESTAS JESUO, LA REGXO DE LA JUDOJ. 38 Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre. 39 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, 40 kaj dirante:Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco. 41 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris: 42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Regxo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li. 43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; cxar li diris:Mi estas la Filo de Dio. 44 Kaj ankaux la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.

Next Book Next Book