Jesus Is Mocked

Matthew 27

27 Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton. 28 Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon. 29 Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Regxo de la Judoj! 30 Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon. 31 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.

Next Book Next Book