The Death of Jesus

Matthew 27

45 Kaj de post la sesa horo farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo. 46 Kaj cxirkaux la nauxa horo Jesuo ekkriis per lauxta vocxo, dirante:Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 47 Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte tion, diris:CXi tiu vokas Elijan. 48 Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis gxin per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki. 49 Kaj la aliaj diris:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por savi lin. 50 Kaj Jesuo, denove kriinte per lauxta vocxo, ellasis for la spiriton.

51 Kaj jen la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; 52 kaj la tomboj malfermigxis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj levigxis, 53 kaj elirinte el la tomboj post lia relevigxo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. 54 Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantajxojn, tre timis, dirante:Vere cxi tiu estis Filo de Dio.

55 Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li; 56 inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.

Next Book Next Book