The Abomination of Desolation

Matthew 24

15 Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), 16 tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; 17 kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; 18 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 19 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! 20 Kaj pregxu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato; 21 cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos. 22 Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj. 23 Tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux:Tie; ne kredu; 24 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn. 25 Jen mi antauxdiris al vi. 26 Se oni do diros al vi:Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aux:Jen li estas en sekretaj cxambroj; ne kredu. 27 CXar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrigxas gxis la okcidento, tiel ankaux estos la alesto de la Filo de homo. 28 Kie ajn estos la kadavro, tien kolektigxos la agloj.

Next Book Next Book