Not Peace, but a Sword

Matthew 10

34 Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon. 35 CXar mi venis, por kontrauxmeti viron kontraux lian patron, kaj filinon kontraux sxian patrinon, kaj bofilinon kontraux sxian bopatrinon; 36 kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj. 37 Kiu amas patron aux patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aux filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi. 38 Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi. 39 Kiu trovas sian vivon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu gxin trovos.

Next Book Next Book