Have No Fear

Matthew 10

26 Tial ne timu ilin, cxar nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kasxita, kio ne estos konigita. 27 Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi auxdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj. 28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena. 29 CXu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro; 30 sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj. 31 Tial ne timu; vi valoras pli, ol multaj paseroj. 32 CXiun do, kiu konfesos min antaux homoj, mi ankaux konfesos antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo. 33 Sed kiu malkonfesos min antaux homoj, tiun mi ankaux malkonfesos antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo.

Next Book Next Book