The Shining Face of Moses

Exodus 34

29 Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la hauxto de lia vizagxo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li. 30 Kaj Aaron kaj cxiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la hauxto de lia vizagxo lumradias; kaj ili timis alproksimigxi al li. 31 Sed Moseo vokis ilin, kaj returnigxis al li Aaron kaj cxiuj cxefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili. 32 Poste alproksimigxis cxiuj Izraelidoj; kaj li ordonis al ili cxion, kion diris al li la Eternulo sur la monto Sinaj. 33 Kiam Moseo cxesis paroli al ili, li metis sur sian vizagxon kovrotukon.

34 Kiam Moseo venadis antaux la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon gxis sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li. 35 Kaj la Izraelidoj vidis, ke la hauxto de la vizagxo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizagxon, gxis li eniris, por paroli kun Li.

Next Book Next Book