The Covenant Renewed

Exodus 34

10 Kaj Li diris:Jen Mi faros interligon; antaux via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek cxe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; cxar terura estos tio, kion Mi faros por vi.

11 Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaux. Jen Mi forpelas antaux vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn. 12 Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la logxantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne farigxu falilo inter vi; 13 sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku. 14 CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema. 15 Ne faru interligon kun la logxantoj de la lando; cxar, malcxastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi mangxos de iliaj oferoj, 16 kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malcxastos por siaj dioj kaj malcxastigos viajn filojn por siaj dioj.

17 Diojn fanditajn ne faru al vi.

18 La feston de macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, cxar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo. 19 CXio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; cxiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aux sxafo. 20 Utermalferminton el azenoj elacxetu per sxafido:kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elacxetu. Kaj oni ne montrigxu antaux Mi kun malplenaj manoj.

21 Dum ses tagoj laboru, kaj en la sepa tago ripozu; en la tempo de la plugado kaj de la rikoltado ripozu. 22 Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro. 23 Tri fojojn en la jaro cxiuj viaj virseksuloj aperu antaux la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael. 24 CXar Mi forpelos gentojn antaux vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montrigxi antaux la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.

25 Ne bucxversxu sur fermentintajxon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti gxis mateno la ofero de la festo de Pasko. 26 La komencajxon de la unuaj produktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia patrino.

27 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu al vi cxi tiujn vortojn, cxar laux cxi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael. 28 Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.

Next Book Next Book