The Holy District

Ezekiel 45

1 Kiam vi lote dividos la teron en heredajxojn, tiam apartigu oferdonon al la Eternulo, sanktan terpecon, havantan la longon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la largxon de dek mil; tiu loko estu sankta en cxiuj siaj limoj cxirkauxe. 2 El gxi devas esti por la sanktejo kvadrato de kvincent mezuroj cxiuflanke, kaj kvindek ulnoj cxirkauxe kiel libera placo por gxi. 3 Per tiu mezuro mezuru la longon de dudek kvin mil kaj la largxon de dek mil; sur tiu loko estos la sanktejo, la plejsanktajxo. 4 La cetera parto de la sankta tero apartenu al la pastroj, kiuj servas en la sanktejo, kiuj alproksimigxas al la Eternulo, por servi al Li; gxi estu por ili kiel loko por domoj, kaj estu konsekrita al la sanktejo. 5 Dudek kvin mil ulnoj da longo kaj dek mil ulnoj da largxo estu por la Levidoj, kiuj servas en la domo; dudek cxambroj estu tie ilia posedajxo.

6 Kaj kiel posedajxon de la urbo apartigu kvin mil da largxo kaj dudek kvin mil da longo kontraux la sankta terpeco:gxi apartenu al la tuta domo de Izrael.

Next Book Next Book