Rules for Levitical Priests

Ezekiel 44

15 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimigxadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaux Mi, por alporti al Mi grasajxon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimigxadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaux Mi la servan oficon. 17 Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanajxo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo. 18 Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en sxvito. 19 Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj cxambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj. 20 Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaux ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon. 21 Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton. 22 Vidvinon aux eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aux vidvinon, kiu vidvinigxis de pastro, ili prenu. 23 Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktajxo kaj nesanktajxo, inter malpurajxo kaj purajxo. 24 En disputa afero ili starigxu por jugxi, kaj ili jugxu laux Mia juro; Mian instruon kaj Miajn legxojn pri cxiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte. 25 Al homo mortinta ili ne aliru, por ne farigxi malpura; nur por la patro aux la patrino, por filo aux filino, por frato aux needzinigita fratino ili povas sin malpurigi. 26 Kaj kiam tia pastro repurigxos, oni kalkulu al li sep tagojn. 27 Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

28 Kaj ilia heredajxo estu tio, ke Mi estas ilia heredajxo; terposedajxon ne donu al ili en Izrael:Mi estas ilia posedajxo. 29 La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili mangxu; kaj cxio anatemita en Izrael apartenu al ili. 30 Kaj la unuaajxo el cxio unuenaskita, kaj cxiaj oferdonoj el cxiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaajxon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo. 31 CXian kadavrajxon aux dissxiritajxon el la birdoj aux el la brutoj la pastroj ne mangxu.

Next Book Next Book