The Bronze Basin

Exodus 30

17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18 Faru kupran lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu gxin inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxu tien akvon. 19 Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per gxi siajn manojn kaj piedojn: 20 kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo, 21 ili lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu por ili legxo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj generacioj.

Next Book Next Book