The Census Tax

Exodus 30

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado. 13 Jen kion devas doni cxiu, kiu pasas la kalkulon:duonon de siklo laux la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo. 14 CXiu, kiu pasas la kalkulon, de la agxo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo. 15 La ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn. 16 Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu gxin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigajxo antaux la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

Next Book Next Book