The Altar of Incense

Exodus 30

1 Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru gxin. 2 Unu ulno estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; gxi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu gxia alto; kornoj elstaru el gxi. 3 Kaj tegu gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn flankojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe. 4 Kaj du orajn ringojn faru al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu gxin. 5 Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro. 6 Kaj starigu gxin antaux la kurteno, kiu estas antaux la kesto de atesto, kontraux la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi. 7 Kaj Aaron incensadu sur gxi aroman incenson; cxiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu. 8 Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn cxirkaux vespero, li incensu; gxi estu cxiama incensado antaux la Eternulo en viaj generacioj. 9 Ne alportu sur gxi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj versxoferon ne versxu sur gxin. 10 Kaj cxiopardonan oferon Aaron alportos sur gxiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la cxiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur gxi cxiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktajxo antaux la Eternulo.

Next Book Next Book