The Lord Promises Peace

Jeremiah 33

1 La vorto de la Eternulo aperis al Jeremia duafoje, kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo, nome: 2 Tiele diras la Eternulo, kiu cxion faris, la Eternulo, kiu cxion kreis, por gxin fortikigi, kaj kies nomo estas Eternulo: 3 Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias. 4 CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de cxi tiu urbo, kaj pri la domoj de la regxoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj 5 de tiuj, kiuj venis, por batali kontraux la HXaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; cxar Mi kasxis Mian vizagxon for de cxi tiu urbo pro cxiuj iliaj malbonagoj: 6 Jen Mi redonos al gxi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero. 7 Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi arangxos ilin kiel antauxe. 8 Kaj Mi purigos ilin de cxiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaux Mi; kaj Mi pardonos cxiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaux Mi kaj defalis de Mi. 9 Kaj tio farigxos por Mi agrabla nomo, lauxdo kaj gloro antaux cxiuj nacioj de la tero, kiuj auxdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al gxi.

10 Tiele diras la Eternulo:Sur cxi tiu loko-pri kiu vi diras, ke gxi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj farigxis malplenaj pro foresto de homoj kaj de logxantoj kaj de brutoj-

11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo.

12 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sur cxi tiu loko, kiu dezertigxis tiel, ke tie ne trovigxas homo nek bruto, kaj en cxiuj gxiaj urboj denove trovigxos logxejoj de pasxtistoj, kiuj ripozigos tie siajn sxafojn; 13 en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados sxafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.

Next Book Next Book