They Shall Be My People; I Will Be Their God

Jeremiah 32

36 Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri cxi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke gxi estas transdonata en la manon de la regxo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto: 37 Jen Mi kolektos ilin el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur cxi tiun lokon kaj logxigos ilin sendangxere. 38 Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili cxiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili. 40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturnigxu de Mi. 41 Kaj Mi gxojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en cxi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo.

42 CXar tiele diras la Eternulo:Kiel Mi venigis sur cxi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili. 43 Kaj kampoj estos acxetataj en cxi tiu lando, pri kiu vi diras, ke gxi estas dezerta, ke ne trovigxas en gxi homoj nek brutoj, ke gxi estas transdonita en la manojn de la HXaldeoj. 44 Oni acxetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la cxirkauxajxo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; cxar Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.

Next Book Next Book