1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.
2 Judujo funebras, gxiaj pordegoj malgxoje nigrigxis, klinite al la tero, kaj plora kriado levigxas el Jerusalem. 3 GXiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; cxi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsternigxas, kaj kovras sian kapon. 4 CXar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon. 5 Ecx cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, cxar ne ekzistas verdajxo. 6 Sovagxaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel sxakaloj; senbriligxis iliaj okuloj, cxar ne ekzistas herbo.
7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi. 8 Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfelicxo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton? 9 Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.
10 Tiele diras la Eternulo pri cxi tiu popolo:Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
11 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne pregxu por cxi tiu popolo, por gxia bono. 12 Se ili fastos, Mi ne auxskultos ilian pregxon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.