Exile Threatened

Jeremiah 13

15 Auxskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, cxar la Eternulo parolas. 16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon. 17 Se vi ne auxskultos, tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la pasxtataro de la Eternulo.

18 Diru al la regxo kaj al la regxino:Sidigxu pli malalte, cxar la krono de via majesto defalis de via kapo. 19 La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, gxi tuta estas forkondukita.

20 Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo. Kie estas la pasxtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela sxafaro? 21 Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraux vi, esti cxefoj kaj ordonantoj. CXu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon? 22 Eble vi diros en via koro:Pro kio trafis min cxi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj. 23 CXu negro povas sxangxi sian hauxton aux leopardo siajn makulojn? tiel ankaux vi, cxu vi povas fari bonon, alkutimigxinte al malbono? 24 Tial Mi disblovos ilin kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la vento el la dezerto. 25 Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malverajxon. 26 Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj gxis via vizagxo, kaj montrigxos via hontindajxo, 27 via adulto, via voluptegeco, viaj malcxastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindajxojn. Ve al vi, ho Jerusalem! cxu vi ne purigxos? kiam do fine?

Next Book Next Book