The Ruined Loincloth

Jeremiah 13

1 Tiele diris al mi la Eternulo:Iru, acxetu al vi tolan zonon kaj metu gxin sur viajn lumbojn, sed en akvon gxin ne metu. 2 Kaj mi acxetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj metis gxin sur miajn lumbojn. 3 Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 4 Prenu la zonon, kiun vi acxetis, kiu estas sur viaj lumboj, levigxu kaj iru al Euxfrato, kaj kasxu gxin tie en fendo de roko. 5 Kaj mi iris kaj kasxis gxin apud Euxfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis. 6 Post longa tempo la Eternulo diris al mi:Levigxu, iru al Euxfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kasxu gxin tie. 7 Kaj mi iris al Euxfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi gxin kasxis; kaj jen montrigxis, ke la zono tute putrigxis kaj jam por nenio tauxgas.

8 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 9 Tiele diras la Eternulo:Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem. 10 Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili kaj adorklinigxante al ili, farigxos kiel cxi tiu zono, kiu jam tauxgas por nenio. 11 Kiel zono estas alligata al la lumboj de homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan domon de Izrael kaj la tutan domon de Jehuda, diras la Eternulo, por ke ili estu Mia popolo, Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili ne obeis.

Next Book Next Book