The Lord Answers Jeremiah

Jeremiah 12

5 Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun cxevaloj? se vi esperas trovi sendangxerecon en lando paca, kion vi faros cxe la majesta Jordan? 6 CXar ecx viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraux vi, krias post vi plenvocxe. Ne fidu ilin, ecx se ili parolos al vi bone.

7 Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredajxo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de gxiaj malamikoj. 8 Mia heredajxo farigxis por Mi kiel leono en la arbaro:gxi ekblekegis kontraux Mi, tial Mi gxin ekmalamis. 9 Mia heredajxo farigxis kiel diverskolora rabobirdo, kiun cxirkauxe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektigxu, cxiuj bestoj de la kampo, venu, por formangxi gxin. 10 Multo da pasxtistoj ruinigis Mian vinbergxardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto. 11 Ili faris gxin dezerto, kaj gxia dezerteco plendas antaux Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio. 12 Sur cxiujn altajxojn en la dezerto venis ruinigantoj, cxar la glavo de la Eternulo ekstermas cxion de unu rando de la lando gxis la alia; neniu karno estas indulgata. 13 Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.

14 Tiele diras la Eternulo pri cxiuj malbonaj najbaroj, kiuj tusxis la posedajxon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael:Jen Mi elsxiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili. 15 Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en lian landon. 16 Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por jxuri per Mia nomo:Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo jxuri per Baal, tiam ili estos konstrue arangxitaj inter Mia popolo. 17 Sed se ili ne auxskultos, tiam Mi tute elsxiros tiun popolon kaj ekstermos gxin, diras la Eternulo.

Next Book Next Book