Disaster from the North

Jeremiah 4

5 Proklamu en Judujo, auxdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena vocxo, kaj diru:Kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn. 6 Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; cxar malfelicxon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon. 7 Leono levigxas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmovigxas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu logxos en ili. 8 Pro tio zonu vin per sakajxo, ploru kaj gxemu, cxar la flama kolero de la Eternulo ne forigxas de ni.

9 En tiu tago, diras la Eternulo, senvivigxos la koro de la regxo kaj la koro de la princoj, konsternigxos la pastroj, kaj la profetoj konfuzigxos. 10 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi erarigis cxi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte:Vi havos pacon-kaj dume la glavo atingis jam la animon?

11 En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem:Seka vento de la altajxoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi; 12 vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraux ili.

13 Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj. 14 Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam logxos en vi viaj malbonaj pensoj? 15 Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim: 16 Sciigu al la popoloj, auxdigu pri Jerusalem, ke siegxontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian vocxon kontraux la urboj de Judujo. 17 Kiel kampogardistoj ili cxirkauxas gxin, cxar gxi ribelis kontraux Mi, diras la Eternulo. 18 Via konduto kaj viaj faroj kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa, cxar gxi penetris gxis via koro.

Next Book Next Book