Jeremiah 4

Faithless Israel Called to Repentance

1 Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindajxojn de antaux Mia vizagxo, kaj ne plu vagados, 2 kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco jxuros:Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaux la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.

3 CXar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem:Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornajxo. 4 Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu gxin estingos.

Disaster from the North

5 Proklamu en Judujo, auxdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena vocxo, kaj diru:Kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn. 6 Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; cxar malfelicxon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon. 7 Leono levigxas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmovigxas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu logxos en ili. 8 Pro tio zonu vin per sakajxo, ploru kaj gxemu, cxar la flama kolero de la Eternulo ne forigxas de ni.

9 En tiu tago, diras la Eternulo, senvivigxos la koro de la regxo kaj la koro de la princoj, konsternigxos la pastroj, kaj la profetoj konfuzigxos. 10 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi erarigis cxi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte:Vi havos pacon-kaj dume la glavo atingis jam la animon?

11 En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem:Seka vento de la altajxoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi; 12 vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraux ili.

13 Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj. 14 Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam logxos en vi viaj malbonaj pensoj? 15 Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim: 16 Sciigu al la popoloj, auxdigu pri Jerusalem, ke siegxontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian vocxon kontraux la urboj de Judujo. 17 Kiel kampogardistoj ili cxirkauxas gxin, cxar gxi ribelis kontraux Mi, diras la Eternulo. 18 Via konduto kaj viaj faroj kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa, cxar gxi penetris gxis via koro.

Anguish over Judah's Desolation

19 Mia internajxo, mia internajxo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; cxar vi, mia animo, auxdis sonon de korno, trumpetadon de batalo. 20 Estas proklamata malfelicxo post malfelicxo, cxar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj. 21 Kiel longe ankoraux mi vidos standardon, auxdos sonadon de korno?

22 CXar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsagxaj infanoj, ili ne komprenas; sagxaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.

23 Mi rigardas la teron, kaj jen gxi estas malplena kaj dezerta; la cxielon, kaj jen gxi estas senluma. 24 Mi rigardas la montojn-ili tremas, kaj cxiuj montetoj sxanceligxas. 25 Mi rigardas-trovigxas neniu homo, kaj cxiuj birdoj de la cxielo disflugis. 26 Mi rigardas-la fruktoricxa lando farigxis dezerto, kaj cxiuj gxiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero.

27 CXar tiele diras la Eternulo:Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.

28 Pro tio la tero ploros kaj la cxielo supre malgxojos; cxar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedauxras, kaj Mi ne reprenos gxin.

29 Pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn arbarojn, grimpas sur rokojn; cxiuj urboj malplenigxis, kaj neniu en ili logxas. 30 Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Ecx se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi rugxe kolorigos vian vizagxon, vi ornamos vin vane:viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi. 31 CXar Mi auxdas krion kiel de naskantino, gxemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; sxi gxemas, kaj etendas siajn manojn:Ho ve al mi! cxar mia animo pereas de la mortigantoj.

Previous Book Next Book