Rejoice with Jerusalem

Isaiah 66

7 Antaux ol sxi eksentis dolorojn, sxi naskis; antaux ol venis al sxi la akusxigxaj suferoj, sxi elfaligis filon. 8 Kiu auxdis ion similan? kiu vidis ion similan? cxu la tero naskas en unu tago? cxu naskigxas popolo per unu fojo, kiel, apenaux eksentinte naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn? 9 CXu Mi, malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. CXu Mi, kiu pretigis la naskon, mem gxin haltigus? diras via Dio.

10 GXoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri gxi cxiuj gxiaj amantoj; forte gxoju pri gxi cxiuj, kiuj ploris pri gxi. 11 Sucxu kaj satigxu el la brusto de gxiaj konsoloj; sucxu kaj gxuu la abundon de gxia gloro.

12 CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi fluigos sur gxin pacon kiel riveron, kaj la ricxajxon de la popoloj kiel disversxigxintan torenton, por ke vi sucxu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj. 13 Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj. 14 Kaj vi vidos, kaj gxojos via koro, kaj viaj ostoj vigligxos kiel fresxa verdajxo; kaj la mano de la Eternulo farigxos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.

Next Book Next Book