Final Judgment and Glory of the Lord

Isaiah 66

15 CXar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia cxaro estos kiel ventego, por elversxi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon. 16 CXar per fajro kaj glavo la Eternulo faros jugxon super cxiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.

17 Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la gxardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj mangxas viandon de porko kaj abomenindajxon kaj musojn, cxiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.

18 Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti cxiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron. 19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj. 20 Kaj ili venigos cxiujn viajn fratojn el inter cxiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur cxevaloj kaj cxaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo. 21 Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo.

22 CXar kiel la nova cxielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaux Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo. 23 Kaj regule en cxiu monatkomenco kaj en cxiu sabato venos cxiu karno, por adorklinigxi antaux Mi, diras la Eternulo.

24 Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraux Mi; cxar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingigxos, kaj ili estos abomenindajxo por cxiu karno.

Next Book Next Book