The Humble and Contrite in Spirit

Isaiah 66

1 Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo? 2 CXion tion faris ja Mia mano, kaj tiel cxio farigxis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas:humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

3 Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon, 4 tiel ankaux Mi elektos por ili petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; cxar Mi vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne auxskultis; sed ili faris malbonon antaux Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne placxis al Mi.

5 Auxskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon:Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpusxas pro Mia nomo, diras:La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian gxojon! Sed ili estos hontigitaj.

6 Auxdigxas brua vocxo el la urbo, vocxo el la templo, vocxo de la Eternulo, kiu repagas merititajxon al Siaj malamikoj.

Next Book Next Book